Uzantaj iloj

Retejaj iloj


prizonoj

Prizonoj

Kantas Ĵak Lepŭil

Teksto

Rakontas olda kant', ke iam en prizon'
laŭdire 'stas en Nant', sidadis ja kaptit',
sed kiu ĝuis pro l' filino de gardist'.
Nu, kion faris ŝi ne diras la kanzon'
vizitis ŝi vespere lin en prizon-lit',
kaj restis dum la nokt' filino de l' gardist'.

Do kion faris ŝi ne diras la kanzon'
sendube en vesper' ŝi lulis per kares'
sendube en la nokt' ŝi lulis al forges'.
Sed poste diris li, tiklante ĉe l' menton';
- Knabino, estas mi nun laca de amor',
malligu manojn vi, mi fuĝos morgaŭ for. -

Forpasis bona temp' de amo en prizon'
en kiu gardistin', knabino sen skrupul'
allogis per la kor', konsolis per la vulv'.
Formortis bona temp' de inoj sen kalson'
en kiu la kaptit' rilati povis kun
filino de gardist' aŭ eĉ kun nura hund'.

Knabino eĉ la hundo tamen 'stas person'
'stis tamen vera vivo pli humana ol
la elektrona pord' kaj kemi-kamizol'.
Anstataŭ la knabin' nun restas sen rezon'
nur la Vidvin' Permane, la svingo de la tub'
kaj plu ĝis la frenez' solece la masturb'.

Ekzistas en la lando nun model-prizon'
en kiu sidis bubo pro la ŝtel de aŭt'
lin dresis la gardisto kaj taniĝis haŭt'.
En la model-prizon', prizono sen pardon'
prizono sen knabin' sed kun ŝtaldisciplin'
kaj simple je la fin' la knab' pendumis sin.

prizonoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)