Uzantaj iloj

Retejaj iloj


que_sera_sera

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Que será, será

E-tekstoJay LIVINGSTON
MuzikoRay EVANS

De la filmo The man who knew too much (la homo kiu sciis tro multe).
Kantis Doris Day.
La refreno “Qué será, será” [ke será será] estas en la hispana lingvo, kaj signifas
“Kia estos mia vivo?”. (aldono de Diana)
Ĝi signifas “kio estos, tio estos”.
Kaj ĝi signifas, ke oni vidu, kion alportas la estonto.

Teksto

Que será, será

C
Demandis mi en infanaĝ'
Dm
Pri de l' estonto mistera paĝ',
G7
Ĉu feliĉigos la vivo min,
C
Respondis la patrin':

Refreno:

C7 F
“Qué será, será…”
C
Per nekomprenebla vort'
G7
Parolas venonta sort',
C
“Qué será, será…”

Kaj same mia amatin'
Respondis pere de tiu kant',
Dum mi varmege certigis ŝin
Esti fidelamant'.

refreno

Nuntempe kun grandega pet'
Demandas same mia filet',
Kaj mi respondas simple al li
Per tiu melodi':

refreno

Tiel ĝis la mort'…

.

Eksteraj ligoj

que_sera_sera.1279714077.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)