Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rakonta_silentado

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Rakonta Silentado

Kantas Team, Kinĉek/ Uliĉny - Silfer

Teksto

Pluv'
rakontas sen vort', sed
en si doloras ankaŭ rid'…
ĉu ĝin nomi ted'?

Via
same nun sonas paŝ':
laŭ vitral' eĥas inter nin
silentad', silentad'.

Refreno:

Surda hor'
en ĝi nun
rulas nin
muta film'.

Rol'
enua por vi plej…
vane mi legas el via lip':
vi mutas al mia sol'.

Pluv':
tra gutar' lacas spir',
vi ŝajnas paĝ' en brokantlibr'
kaj mi rekonat'.

Refreno

Vi ĉifron havas de l' rakont',
en vort' muto maskon prenis
el ni, kiu demandas ĉu la am'
plu spiras, plu spiras…

rakonta_silentado.1311020481.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)