Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ravegaj_tagoj

Ravegaj tagoj

MuzikoBoris Ivanoviĉ Fomin
TekstoKonsztantin Nikolajeviĉ Podrevszkij
E-tekstoE. Wojtakowski
MIDIravegaj_tagoj.mid

Teksto

Vi la vivon mian priradiis,
Ĉar antaŭe ĉiam solis mi.
La feliĉon trovi mi ne sciis -
Dank' al vi mi ekgustumis ĝin.

Refreno:

Belegaj tagoj ĉi,
Ravegaj tagoj ĉi,
Similajn nun ne konas kalendar'.
Dum vi instruis min
Karese nomi vin,
Por mi rezignis vi pri amikar',
La la la la la la,
La la la la la la,
Por mi rezignis vi pri amikar'.

Nun aliaj damoj vin koketas,
Nia jam delonge pasis am'.
Tian nomon ĉiam mi ripetas,
Eble brulos ree ama flam'.

Refreno

Novan vivon ni jam ne konstruos,
Mi atendu ĉiam sole vin.
En okulojn alajn larmoj fluos,
Se kunigos viv' denove nin.

Refreno

ravegaj_tagoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)