Uzantaj iloj

Retejaj iloj


reklamo_al_silento

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Reklamo Al Silento

Kantas Team
Teksto
Muziko
Kinĉek/ Hevier - Martinelli

Teksto

Televid' reklamas ja
la silenton nun,
ĉiu jam ekflamas pro
bela oportun'!

Al silent' reklamo
vera furoraĵ',
importita silenteg'
plej necesa aĵ'.

Refreno:

Eblas en kaŝ' la silenton de arbar'
havi por via dom'.
Estas garantio, indas la far',
akiros ĝin plej ruza hom'!

Vico antaŭ fremd-butik'
longas pli kaj pli
sed silenton, kara amik',
baldaŭ havos ni.

Konservita en skatol'
Freŝa kiel lili',
tiel enormas la feliĉ'
ke ektimas ni!

Refreno

Al silent' reklamo
preskaŭ kiel trofe'
bruas el ĉiuj flankoj
nin konsternas tre.

Sed denove hantas
plej terura bru',
ĉar silent' ekmankas
jam ne estas plu…

reklamo_al_silento.1282774268.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)