Uzantaj iloj

Retejaj iloj


repe_ritme_sone

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

repe_ritme_sone [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Repe, Ritme, Sone ======
  
 +^Muziko|[[Tone]]|
 +^Esperanta teksto|[[Tone]]|
 +^Tipo|nova teksto|
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +//​Refreno://​
 +>Repe, Ritme, Sone / al ĉiuj mi salutas ​
 +>Repe, Ritme, Sone / estu bonvenaj ​
 +>Repe, Ritme, Sone / mi debutas ​
 +>Repe, Ritme, Sone / estu koroj ĝuplenaj... ​
 +
 +Estu koroj ĝuplenaj, la etoso estas unika 
 +spirita atmosfero por la repo lirika ​
 +poezio romantika ​
 +plena de pasio 
 +kontentigo de la sento kaj la fantazio ​
 +ni preferu nun brilecon kaj koloron ​
 +ni esprimu nun belecon kaj la gloron... ​
 +de la “ni”... ​
 +plenaj de ni mem, plenaj de energi’ ​
 +plenaj de sukceso, plenaj de progreso ​
 +Venu do! 
 +Venu repe, venu ritme, venu sone... ​
 +ĉar la vivo ne estas longa, ni profitu ĝin pli bone 
 +Repe, ritme, sone... ​
 +ke tiu repo, en la mondo, sonu ritme, ĉie, 
 +sonu ĉio kio taŭgas, manifestacie ​
 +dolĉe sonu, sonu laŭte, la tamburoj, la flutoj ​
 +violono kaj trompetoj sonu, al la aŭskultoj ​
 +sonu ĵazo, sonu bluso, sonu funko, sonu roko 
 +en la moderna, en la nuntempa, ​
 +ankaŭ en estonta epoko 
 +sonu la moneroj, sonu la tintiloj ​
 +sonu al la oreloj ankaŭ la jubiloj... ​
 +Tra jarmiloj... ​
 +sonu ĝemoj, sonu krioj de la plej pura ĝojo 
 +en la domo, en fabriko, sur la strato, sur la vojo 
 +ankaŭ sonu aervibroj ​
 +elegante la kolibroj ​
 +sonu voĉo de l’ naturo  ​
 +de la maro, la murmuro ​
 +nia kanto en la mondo, sonu belefekte ​
 +sonu daŭre, sonu intense, plejperfekte ​
 +sonu ĉarme, forte, efike, ​
 +sonu agrable la pardonpetoj ​
 +sonu juste, firmdecide, sonu en ĉiuj societoj ​
 +niaj deziroj, voloj, sonu impone... ​
 +plenumiĝu niaj revoj, ja komplete, ne duone...
 +Repe, ritme, sone...
 +
 +>//​Refreno//​
 +
 +Venu repe, ritme, sone, kante
 +Repe, ritme, soni konstante. ​
 +Jes! Venu! Repe, ritme, sone... ​
 +Repe, ritme, sone ni konta
 +Ni infektu la mensojn per la sono la plej bona. 
 +Senĉesa guto eĉŝtonon traboras ​
 +Nia sono ĉiopovas, nia sono furoras ​
 +Sonu plue, flue 
 +Sen kielo, kialo 
 +Senintence, potence ​
 +Sen prokrasto, sen hasto. ​
 +Hiphopo senbara.  ​
 +Magie forte inspirita, potenca, sorĉa kaj rara...
 +Ni ricevu la agrablon kaj la ruĝon de l’ plezur’... ​
 +Kaj..
 +Silentu en nia kor’, ĉiu bru’, ĉiu susur’. ​
 +Kaj regu nur... ​
 +Feliĉo necesa!!! Entuziasmo agresa!!! ​
 +Venu jes, venu kolose, venu, venu mojose, ​
 +Venu jes, venu majeste, venu, venu feste.. ​
 +Kaj ni festu!... Kaj ni festu!... ​
 +
 +Ni festu tiumomenton! ​
 +Repe, Ritme, Sone! 
 +La deziron kaj kontenton! Repe, Ritme, Sone! 
 +Ni ĝuu tiun muzikon! Repe, Ritme, Sone! 
 +Ĝian dolĉon kaj efikon! Repe, Ritme, Sone!
 +
 +Repe, ritme, sone tra la tempoj, tra l’ eterno ​
 +Ke Ni estu de la vivo ĉiam centro, ĉiam kerno 
 +Vole ne vole, forte, rigore, radiu ĉiam nia brilo! ​
 +Eĉ iele-trapele,​ ribele, feliĉo estu nia akiro! ​
 +Firmdecide nian spacon ni konkeru ĉampione ​
 +Ĉu per mildo, delikate, se necese eĉ sprone...
 +Repe, ritme, sone...
 +
 +//​Refreno://​
 +>Repe, Ritme, Sone / al ĉiuj mi salutas ​
 +>Repe, Ritme, Sone / estu bonvenaj ​
 +>Repe, Ritme, Sone / mi debutas ​
 +>Repe, Ritme, Sone / estu koroj ĝuplenaj...
 +
 +===== Eksteraj ligoj =====
 +* http://​denizo.opia.dk/​la.trezorejo/​sondosieroj/​MUZIKTEKSTOJ.pdf - Ligilo al pdf-dosiero kun pluraj kantotekstoj de Tone
 +
 +{{tag>​kanto litero_R}}
repe_ritme_sone.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)