Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rev_kalifornia

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Rev' kalifornia

AŭtoroJohn PHILIPS
Esperanta tekstoManuel PANCORBO CASTRO
Esperanta plenumoKvaropo Sinkopo
Tipotraduko
Originala plenumoThe Mamas and The Papas

Originala titolo: California Dreamin'

Alia versio (fuŝeta, tamen) troviĝas en la kantaro

Teksto

Grizas la ĉiel',
brunas ĉiu fag',
promenadas mi
en la vintra tag'.
Arde mi sopiras,
al sun-plena plaĝ’
Rev' kalifornia
en morna vintra tag'

Haltis mi ĉe kirk',
pelite de la neĝ',
mi kaŭris pie sur genu',
eksonis milda preĝ'.
Frid-ama pastro sciis ke,
sidados mi sur seĝ’.
Rev' kalifornia
en morna vintra tag'

Grizas la ĉiel’
brunas ĉiu fag',
promenadas mi
en la vintra tag'.
Volus mi foriri,
fine de l’ monat’.
Rev' kalifornia
en morna vintra tag'.

rev_kalifornia.1325793184.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)