Uzantaj iloj

Retejaj iloj


revenas_mi2

Revenas mi

Teksto

Faladas neĝ' en Portoprinco.
Eĉ pluvis ĵus en Ĉamoniz'.
Nun travadeblas la Garon'.
Ĉiel' plenblua en Pariz'.

La vintro konfuziĝis ja.
Detenu vin de via pord',
Malordas, kara, nia mond'.
Glaci' en sud' kaj ŝvit en nord'.

Faru fajron en la kamen',
Al vi venos mi.
Kiam sunobril' en Pariz'
Ĉie estas ĝi.

Spitante pluvojn jen kaj jen,
Nun rejuniĝis Sejna flu'.
Ekfloris prujno sur la lip'
Dum nokta gardo ĝis la fru'.

La koro konfuziĝis ja.
Antrisko kreskas pro la varm'.
Ne sola volas resti mi,
Dum vintro retiriĝis jam.

L'apartan spicon de la ter'
kolektis mi je la maten' -
Duonkultur' - duonsovaĝ' -
La plej amatan el ĝarden'.

Faru fajron en la kamen',
Al vi venos mi.
Kiam sunobril' en Pariz'
Ĉie estas ĝi.


Faru fajron en la kamen',
Mi renkontas min.
Kaj se l' vintro persistos plu,
Dormos mi ĝis fin'.

revenas_mi2.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)