Uzantaj iloj

Retejaj iloj


revoj

Revoj

Kantas Persone, muziko & teksto: Martin

Teksto

Pluva Aprilo, sankta evento
Cerba trankvilo, falo sen pento

Ho kara, pluveto en via harar'
La birdkantad'
Kaj la gitar'

Refreno:

Revoj - Falu surteren
Amo - Iru inferen!

Kontraŭ avertoj, kanto kaj rido
Firmaj asertoj, sendaŭra valido

Vi prenis min por unu foj'
Por eta lud'
Por kurta ĝoj'

Refreno

Do kio okazis?
Ĉu vero aŭ fantazi', eterno aŭ sekund'?
Venu rakonti
Renkontu min en la nokto sur fragila grund'

Kaj prenu min por unu foj'
Por ajna kaŭz'
Por kurta ĝoj'

Refreno
revoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)