Uzantaj iloj

Retejaj iloj


revu_viviganto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Revu viviganto

TekstoTomas Q Nilsson
MuzikoTomas Q Nilsson
KantasLa Perdita Generacio (Anna)

Akordoj

:G Bm7 Am7 C G Bm7 Am7 C (2:C Cm) :
G Bm7 Am7 G Em A C G G/F# B7 Am B7
G D Am C G D Em A7 C7 B7 Am A7 C

Teksto

estas tro fride ĉi-tie
socio fermiĝis jam
“tro stranga, tro eta, tro aĝa …”
kvankam ni nur serĉis am[on]

sin malmoligi estas komforte
sed kiu nin varmigos
se ni ne estas varmigantoj!?

Refreno:

ni bezonas niajn revojn
pri verda mond’
ni bezonas ĉiajn revojn
se ili estos perditaj
ni estus kaptitaj
fikse rigardantaj la grizan
do, revu pri bon’
kune vivigu la esperon!

voĉoj nin flustras
“neniam aliaj ŝatas vin
ne manĝu ne dancu, ne estu!
la registoj prizorgu sin”

sin kuntirigi estas facile
sed kiu revolucios
se ni ne faras revolucion!?

Refreno
revu_viviganto.1512736682.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)