Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ri_liberas

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ri liberas

Trudas al li lia liec’
Agi, ami laŭ nia opini’

Trudas al ŝi ŝia ŝiec’
Ne elekti laŭ sia decidec’

Ĉu vi scias kiel kondutu tiu
Hom’ kiu havas tiun sekson aŭ tiun ĉi?

En li kaj ŝi
Enfermitas
Veraj homoj laŭ mi
Enfermitas

Refreno:
Sed ri liberas, senkatenas, kaj rajtas esti si mem
Libere amas kaj ne zorgas ĉu sam- aŭ malsamseksem’
Libere donas kaj akceptas kaj ne ĝenas rin ia dilem’

Donu al ĉiuj homoj la eblecon eliri
De li kaj ŝi

Eksteraj ligoj:
http://www.miprovi.info/ri-liberas
http://www.radioverda.com/ (Aperas je la fino de RV197)

ri_liberas.1368307013.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)