Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ridetanta

Ridetanta

O.Obuĥov, Andrej OBREZKOV

Teksto

Ridetanta ŝi de nenie
Flugas kaj apude sidas,
Ŝi vaporojn de herboj gvidas;
Pluv' matensonĝa ridas.

Do, la manojn renkonte etendu,
Dronu en ŝia torento,
Plonĝu aromajn ondojn,
Kisu okulojn de vento.

Do, etendu renkonte la manojn,
Naĝu en glancaj toloj,
Kudrita el ŝtofo nebula
Metu la kapon al kolo.

Flugu kun ŝi ĉiam supren
Konstelaci' de mistero
Ambaŭ vin akceptos,
Rotacios - forgesu pri tero.

Ŝian dolĉecon vi ĝuos,
Sed suno ne ŝatas atendi,
Kaj radi' aŭrora ofende
Viajn ŝultrojn matene skuos.

ridetanta.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)