Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rimmel

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

#Ŝablono por kantotekstoj. Tio ĉi estas komento. forigu ilin!

Rimmel

Teksto
Muziko
Francesco De GREGORI
E-tekstoGiuseppe CASTELLI

Origina titolo: Rimmel

Teksto

Io restas, plu restas inter la helaj paĝoj kaj la paĝoj malhelaj.
Vian nomon mi viŝas for de mia ŝildo,
konfuzante pri ĉiu mia alibio
kaj pri ĉiu via agkialo.

Kiu min kartaŭguris nomis min “la venkanto”, sed ciganon kaj trompon
kaj trudeman ontecon, se mi estus nur pli juna
mi detruintus per la fantazio,
mi disŝirintus per la fantazio.

Nun vi povas sendi viajn lipojn al adreso nova
kaj mian bildon meti super ies, mi ne scias kies, kaj
mi havas vian asan kvaron plu (atentu: ili samkoloras).
Vi kaŝu ilin, aŭ kunludu iu ajn;
aŭ ili restu bonaj geamikoj, kiel ni.

Sankta volo de vivo, dolĉa venusulin' el Rimmel;
kiel kiam pluvis ekstere kaj vi min demandis,
ĉu hazarde mi konservis tiun foton
kie vi ridetadis sen rigardi.

Kaj la vento pasadis preter via felkolumo, via personaĵo,
kaj kiam mi nekompreninte diris “Jes”,
vi diris “Havas vi nur tion ĉi”…
Nur tion havas mi el vi.

Nun vi povas sendi viajn lipojn al adreso nova
kaj mian bildon meti super ies, mi ne scias kies, kaj
mi havas vian asan kvaron plu (atentu: ili samkoloras).
Vi kaŝu ilin, aŭ kunludu iu ajn;
aŭ ili restu bonaj geamikoj, kiel estas ni.

rimmel.1446641726.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)