Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

ripetado [26.11.2017 09:09] (aktuala)
rajzin kreita
Linio 1: Linio 1:
 +====== Ripetado ======
  
 +^Muziko|[[Georgo HANDZLIK]]|
 +^Tipo|nova teksto|
 +^Originala plenumo|[[Georgo HANDZLIK]]|
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +Diris mia profesoro,
 +liaj pensoj kvazaŭ oro,
 +"​Knabo,​ lernu diligente Esperanton vi.
 +Sciu, ke la ripetado
 +estas plej bona lernado.
 +Kvardekfoje en la tago diru tion ĉi:"
 +
 +Hundo estas bona besto,
 +la dimanĉo estas festo,
 +netuŝebla estas nia fundament'​.
 +Ĉokolado estas nigra,
 +verda kato estas pigra,
 +supo estas jam manĝita de student'​.
 +
 +Se vi iras, kara frato,
 +tra urbo, tra la strato,
 +eĉ se amindumas al knabino vi
 +do memoru, majstro faros
 +nur senĉesa praktikado,
 +do ripetu same kiel faras mi.
 +
 +Dolĉa estas la mielo,
 +verda estas nia stelo,
 +kaj palaco estas iu granda dom'.
 +Oni lernas en lernejo,
 +feku en la necesejo,
 +kaj riĉulo estas aĉe riĉa hom'.
 +
 +Se vi estas en ĉielo
 +pro la dua vinbotelo,
 +Dio gardu vin forgesi pri la fundament'​
 +kaj maltrafus (? //kismojn// ?), blagojn,
 +(? //Vi laboru al la ripetado,// ?)
 +ke virino havis iam filinojn cent.
 +
 +Mi ekzercas en preĝejo,
 +stacidomo, necesejo,
 +kiam mi estas en lito kun knabin'​.
 +Baldaŭ venos ja efiko,
 +mi jam konas kvar radikojn,
 +kaj rapide mi parolos tiujn frazojn tri:
 +
 +Fundamento estas besto,
 +kato bojas en la kesto,
 +supo estas jam manĝita en la necesej'​.
 +En la mondo estu kaco,
 +granda domo estas paco.
 +La internacian lingvon mi ŝategas plej!
 +
 +{{tag>​kanto litero_r}}
QR-Kodo
QR-Kodo Ripetado (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net