Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ripetado

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ripetado

MuzikoGeorgo HANDZLIK
Tiponova teksto
Originala plenumoGeorgo HANDZLIK

Teksto

Diris mia profesoro,
liaj pensoj kvazaŭ oro,
“Knabo, lernu diligente Esperanton vi.
Sciu, ke la ripetado
estas plej bona lernado.
Kvardekfoje en la tago diru tion ĉi:”

Hundo estas bona besto,
la dimanĉo estas festo,
netuŝebla estas nia fundament'.
Ĉokolado estas nigra,
verda kato estas pigra,
supo estas jam manĝita de student'.

Se vi iras, kara frato,
tra urbo, tra la strato,
eĉ se amindumas al knabino vi
do memoru, majstro faros
nur senĉesa praktikado,
do ripetu same kiel faras mi.

Dolĉa estas la mielo,
verda estas nia stelo,
kaj palaco estas iu granda dom'.
Oni lernas en lernejo,
feku en la necesejo,
kaj riĉulo estas aĉe riĉa hom'.

Se vi estas en ĉielo
pro la dua vinbotelo,
Dio gardu vin forgesi pri la fundament'
kaj maltrafus (? kismojn ?), blagojn,
(? Vi laboru al la ripetado, ?)
ke virino havis iam filinojn cent.

Mi ekzercas en preĝejo,
stacidomo, necesejo,
kiam mi estas en lito kun knabin'.
Baldaŭ venos ja efiko,
mi jam konas kvar radikojn,
kaj rapide mi parolos tiujn frazojn tri:

Fundamento estas besto,
kato bojas en la kesto,
supo estas jam manĝita en la necesej'.
En la mondo estu kaco,
granda domo estas paco.
La internacian lingvon mi ŝategas plej!

ripetado.1511683752.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)