Uzantaj iloj

Retejaj iloj


risku_pensi

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Risku pensi

AŭtoroKASTELANO

Teksto

Kial do por vi, proleto,
Ĉiam zorgoj kaj sufer'
Kaj por via infaneto
Vivo kvazaŭ en infer'?

Do nur tial, ĉar vi restas
Stulta kaj nepensemul',
Kaj sopiroj viaj estas
Supre en ĉielnebul'.

Kiel do la luksa stato
Por malmultaj en la mond',
Kaj por multaj nur malsato
En la sama homa rond'?

Ĝin ebligas via kredo, —
Vi ne volas pensi mem,
Vi esperas per la cedo,
“Dian” savon el dilem'.

Ne, vi karaj kamaradoj'
Vi neniam el mizer'
Povas veni per helpadoj
De aliaj al liber'.

Nur sin mem per forta volo
Povas savi proletar';
“Risku pensi!”, vi popolo,
Tiam venos liberfar'.

risku_pensi.1366643749.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)