Uzantaj iloj

Retejaj iloj


romanso

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Romanso

Teksto

Kapablas via silka sin'
pacigi bobelantajn sentojn,
monatojn muldi en momentojn,
dormigi plagojn kaj turmentojn,
se mi obee benus vin.

Kapablas via alparol'
en la anim' feliĉon semi,
konfide kaj tenere tremi,
supiran amon veki, se mi
humilus antaŭ via vol'.

Ĉu mi obeu? Mia am'!
Obeon la liber' nuligas.
Nur nomo Dia humiligas
min, kiu sentojn svage ligas

en kant' vespera. Jen ornam'
por via krono …

romanso.1446641792.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)