Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rosmareno_roel_haveman

Rosmareno

KantasAkordo
Esperanta tekstoRoel HAVEMAN
Tipotraduko

Teksto

Leviĝis damo en maten'
Ĉe l' patro iris en ĝarden'
Rozeton ruĝan plukus ŝi
Ĉar ĝi fariĝus ŝia
Belega flora kron'

Ĝi iĝus kron' por junedzin'
“La bona knabo amis min
Ho roz', vin tial plukus mi
Por amo idilia
Plektiĝus flora kron'.”

Atendis ŝin dum ĉi promen'
Ne rozo sed nur rosmaren'
“Ho kiel foras ama scen'!
Trovendas flor' alia.
Adiaŭ, flora kron'.”

Eliris ŝi el la ĝarden
Sen rozo sed kun rosmaren'
“Jen ĝin mi metos kun ĉagren'
Ĉe vi sub arb' tilia
Ho, ĉi funebra kron'.”

Eksteraj ligoj

rosmareno_roel_haveman.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)