Teksto/Muziko | D. BLAGOEV-DJADO |
---|---|
E-teksto | Asen GRIGOROV |
En kampo verda floras
papavo bela tute sola,
ĝi ruĝe ardas kaj rigardas
klinitan spikon kun dolor'
Kiam blovas milda vento,
mi aŭdas flustron de l' floretoj,
Malĝojan senton kaj turmenton
eldiras kaj inspiras ili al la kor' —
Ho, papavo, ja el viaj
semeroj kreskos ruĝaj floroj,
ornamos per beleco sia
la ĉarman kronon, ĉarman kronon de l' printemp'!