Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rulu_trajn

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Rulu trajn'

TekstoLa Perdita Generacio
MuzikoAnna BURENIUS
KantasLa Perdita Generacio (Anna & Tomio)

Teksto

Ĉu vi sentas kiel mi, ke prefere ne finiĝu ĉi fervoj’?
Portu ĝi niajn revojn pri aventura vent' kaj ĝoj'

Ien plu, ĉien plu, plu, plu, plu, plu…

Rulu trajn'
Estu nia hejm' preter ĉia stacidom'
Ien ajn
En aero ni subskribu per la nova nom'

Ien plu, ĉien plu, plu, plu, plu, plu…

Jen anĝelo fluganta super Hartsmontar'
Jen lupo vegetara en ŝafharar'
Jen ĝis la lasta kandelo inter SES-anar'
Jen diamantoj en Kristianio

Ĉu vi sentas kiel mi, ke prefere ne finiĝu ĉi somer'?
Portu ĝi niajn revojn pri boneco kaj esper'

Ien plu, ĉien plu, plu, plu, plu, plu…

Rulu trajn'
estu nia hejm', lasu la stultaĵojn iri for
Ien ajn
Amikeco prizorgindas per fervor'

Ien plu, ĉien plu, plu, plu, plu, plu…

Jen unu ĉambro taŭgas ja por kvar
Jen lastminute savitaj ĉe metala bar'
Jen ŝipo, nokta, luma, okdek ses, ĝis la mar'
Jen asronado en Danub(ub)io

Ĉu vi sentas kiel mi, ke prefere ne finiĝu ĉi semajn'?
Plurulu trajn'!

rulu_trajn.1490828490.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)