Uzantaj iloj

Retejaj iloj


saltis_kulo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Saltis kulo

Muzikohungara popolkanto
TekstoErzsi Gazdag
E-tekstoImre Szabó
MIDIsaltis_kulo.mid

Teksto

Saltis kulo kun elan'
kaj rompiĝis kruro,
En kulapotekon tuj
kuris ĉiu kulo.

Reĝustigis mem la ĉef'
la rompitan kruron,
oni lasis en ĉarej'
la malsanan kulon.

La parencoj venas jam,
ĉiuj la konatoj,
kolektiĝas en amas'
la plej bonaj pladoj.

Resaniĝis do la krur',
sentas kulo ĝoje
kaj al pinto de la arb'
estas jam survoje.

saltis_kulo.1446642126.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)