Salut’

MuzikoDmitrij RUBIN
Esperanta tekstoSvetozar LAŜIN
Tipotraduko
Originala plenumoSekret
Originala tekstoDmitrij RUBIN

Teksto

Salut', mi ĝojas vin rekoni,
pluvegas nun, invitas droni
l' inund';
komparas mi kun bild' iama,
kaj vi aspektas daŭre sama
en tut';
salut', laŭ dir' vi riĉos baldaŭ,
mi rememoris vin nur antaŭ
minut';
pardonu, certe estas fuŝo
kriegi tra la tuta buso
«salut'»…

Salut', pluvegas ĉi-somere… 
kutima vana privetera
balbut';
pli bonan temon mi ne sciis;
ho kial nur al vi mi kriis
«salut'»?
kielas vivo? ne tre brile,
mi vivas milde kaj trankvile,
sen bunt',
aferoj ĉefe iras glate… 
private? jes, nur ĉi-rilate
kaput'…

Salut', la pluv' ne volas ĉesi,
mi bone vesti min forgesis
pro stult';
verŝajne mi jam havas febron,
sed jen, ekzistas urĝa tem' por
diskut':
kalkulu tion frenezeco,
ne gravas - eble eĉ maldeco
aŭ krud',
sed ĉu ni povus… ree… kune..?
ĉu vi eliras nun? aĥ, bone,
salut'…

Eksteraj ligoj

QR-Kodo
QR-Kodo Salut’ (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net