Uzantaj iloj

Retejaj iloj


samarkando

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Samarkando

Muziko kaj vortoj de Ĵomart Amzejev

Teksto

Kiam mi estis infano
Ofte rakontis panjo
Pri fora fabela lando -
Pri Samarkando.

Kaj ankaŭ mi ofte revas
Lasi ĉiujn aferojn
Kaj iri laŭ ŝoserando
Al Samarkando.

Refreno:

Kie loĝas feliĉaj homoj
En varmaj komfortaj domoj,
Tie neniu ploras
Kaj ne angoras.

Sed tenas miajn piedojn
Laboro, kutimoj, hejmo,
Ne lasas min al revo
Devoj, devoj.

Eble mi povos iam
Esti denove libera,
Do direktos mi miajn plandojn
Al Samarkando.

Refreno, 2-foje

samarkando.1473837958.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)