Uzantaj iloj

Retejaj iloj


samtempaj_sezonoj

Samtempaj Sezonoj

Teksto

Memoru, kara, jam aŭtuno estis,
heroldis vento pri la vintra dormo,
la nudajn branĉojn blanka prujno vestis,
la birdoj mutis pro la frosta morno,
sed… ni neglektis ĉion en ekstero
sur benko sidis, ridis sinforgese;
en ni la majan revon pri l' somero
inspire amo teksis multpromese…

Ni havis for de l' trista nuno
printempon nur en la aŭtuno.

Rigardu, kara, ĉerizarboj floras,
orumas verdan boskon suno maja,
la vintra morno jam delonge foras,
pri juno himnas birdotrilo gaja,
sed… ni senvorte sidas sur la benko,
tra florperdinta kampo pense vagas
kaj ĉesis jam esperi pri la venko,
por trokuraĝo per rezigno pagas…

Jes, samas bildoj, sonoj;
nur lokon ŝanĝis du sezonoj.

samtempaj_sezonoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)