Uzantaj iloj

Retejaj iloj


san_domingo

San Domingo

MuzikoR. ŻYLIŃSKI
E-tekstoJ. MIELCAREK

Teksto

Ho, estas ondoj lunbrilaj,
Kaj birdoj fajrer-similaj,
Ho, laŭtas sonoril',
Kaj tambura sonas ritm'
En arbar',
Ho, estas bordoj plej karaj,
Kaj pado, ree sekvota.
En koro estas kant',
Tage-nokte viva voĉ'
De l'patruj'.

Ho, San Domingo, insul' de am' kaj uraganoj,
Jen ŝvebas, jen kreskas via blid' en nuba blu'.
Ludu kalipson,
Kantu l'kanton de l'karnavalo,
Eĉ ventoj cent blovis,
Sed proksimas kara bord'.

Disiĝon, kiu ne konas,
Kaj grandan koran sopiron,
Silentu li dum l'kant',
Sub la nuba, blanka vel',
Ŝvebas for'.
Knabinon, kiu rigardis,
Dum maro l'knabon forprenas,
Prakanton kantu li,
Ke surdiĝu tondra bru'
De la ond'.

san_domingo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)