Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sankta_lucxio

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Santa Luĉia

E-tekstoVanselow
E-teksto 2nekonata

Teksto

Sur lunbrileto mar' en silento,
Kun lula onde ludas la vento.
Venu, atendas vin, barketo mia,
Santa Luĉia, Santa Luĉia.

Ho Neapolo floro ĉiela,
Al enreviga sorĉa fabela.
Logas La noktsilent' mara, - magia,
Santa Luĉia, Santa Luĉia.

Venu kondukos, kun dolĉa sento
Vin lula ondo tra lunarĝento.
Al paradizo kun, feliĉo dia,
Santa Luĉia, Santa Luĉia.

Teksto 2

Sankta Luĉio
Sur la mar' brilas stel' de arĝento
dolĉe favoras ondoj kaj vento;
dancas la barko, kiel folio,
sankta Luĉio, sankta Luĉio!

Bone ni fartas en la barketo,
pro la dolĉega, kara venteto;
venu do preta nun estas ĉio,
sankta Luĉio, sankta Luĉio!

Kiu nun hejme volas restadi,
venu en barkon vespermanĝadi!
Venu vojaĝi, benos nin Dio,
sankta Luĉio, sankta Luĉio!

Maro, venteto, ambaŭ ridetas,
kaj la maristo zorgojn forĵetas;
gaje kaj ĝoje jen lia krio:
sankta Luĉio, sankta Luĉio!

Dolĉa Napolo, tero amata,
per la rideto Dio benata,
vi, reĝolando de harmonio!
Sankta Luĉio, sankta Luĉio!

Kial vi haltas? De la vespero
pure malvarme blovas aero.
Do en la barkon saltu pro tio,
sankta Luĉio, sankta Luĉio!

sankta_lucxio.1262117276.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)