Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sankta_nokto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Sankta nokto

Muziko(Melodio de: “Andante con moto” de la sonato “Appassionata” de Beethoven
Esperanta tekstoKarl Knopf
Tipotraduko
Originala plenumoHeil'ge Nacht, o giesse du

Teksto

Pilgrimante vagas mi
premegata de dolor'.
Sankta nokto, donu vi
pacon nun al mia kor'.
Al la steloj mi sopiras,
ili jam min supren tiras,
alten fuĝi mi deziras
al la paradiz'.

Sonas dolĉa melodi'
de ĉiela anĝelar'.
Harpoj laŭte pli kaj pli
zumas kiel onda mar'.
Alten fuĝi mi deziras.
Al la steloj mi sopiras,
ili jam min supren tiras
al la paradiz'.

sankta_nokto.1446642056.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)