Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sara

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Sara

Teksto

Sara kape havas iom da manko,
Tamen kore liberas de amanto,
Mi diris al ŝi: “Venu kun mi amori”,
Sed al ŝi vanas kaĵole paroli.

Sara estas por mi, kiel miraĝo,
Kvankam ŝia estas bela vizaĝo,
Por ŝi mi nun provas bone ja roli,
Sed al ŝi vanas kaĵole paroli.

Refreno:

Diru, kion fari jam,
Kiam vanas ĉia flam'?
Ne plaĉas min alia in',
Sed mankas ŝia am'.

“Kial, Sara, estas vi nur severa?
Kial vi ne estas al mi tenera?
Krom vi ino ja ne povas valori.”

Sed al ŝi vanas kaĵole paroli.

(Instrumenta muziko)

Refreno

Kial Sara kondutas jam glacie?
Jen, konkeri estas ŝin malfacile.
Min pendumi mi komencas ja voli,
Ĉar al ŝi vanas kaĵole paroli.

Sara al mi eĉ la ŝnuron manigas*,
Vidi min sur pendumilo avidas,
Ŝi provas maŝe mian kolon traŝovi.
Kaj ekde nun mi ne povas paroli.

Ĉu bonfino* mankas? - Ne!

Post horeto ŝi konsentis amori,
Ĉar sciis mi: ne superfluas paroli.

Glosoj

manigas* = enmanigas, transdonas
bonfino* = happy end (fino feliĉa)

Eksteraj ligoj

sara.1446642126.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)