Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sariko

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Sariko

TekstoRenata MUĤA
Muziko?
E-tekstoLusi RIMON

Teksto

Realecon nun akceptas mi kuraĝe,
Pri l'uniko nur la solan penson spronas:
Ke mi havas la sarikon en la kaĝo,
Dum aliaj tiun beston eĉ ne konas.

Estas homoj turmentataj de la febro,
Dum aliaj venas kuŝi sur la plaĝon.
Sed l' sariko laŭ destino fosas teron,
Kiun mi por ĝi enŝutis en la kaĝon.

En printempo vivo havas plian sencon,
Mi ankoraŭ en la kaĝo trovos lokon,
Se l' sariko ekenuos en soleco,
Tiam mi por ĝi aĉetos salikokon.

Eksteraj ligoj

sariko.1198842472.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)