Uzantaj iloj

Retejaj iloj


se_iras_kor_de_koro

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Se iras kor’ de koro

TekstoEm. Geibel
MuzikoF. Mendelssohn (Op. 99, No. V. 1845)
E-tekstoZanoni
Origina titoloWenn sich zwei Herzen scheiden

Teksto

Se iras kor' de koro
Post longa, dolĉa am’,
Brulvundas la doloro
Animon kvazaŭ flam’.
Ĉagrene sonas vorto jen:

„Adi', — adiaŭ sen reven',”
Se iras kor' de koro
Post longa, dolĉa am’.

Ho, kiom mi suferis
Pro ĉes' de via am';
La suno malaperis
Dum hela tago jam.
Ĉagrene sonis vorto jen:

„Adi', — adiaŭ sen reven'.”
Ho, kiom mi suferis
Pro ĉes' de via am'.
se_iras_kor_de_koro.1295716182.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)