Uzantaj iloj

Retejaj iloj


se_mi_estus_rozo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Se mi estus rozo

TekstoJános BRÓDY
MuzikoHungara popola
E-tekstoPéter RADOS
KantasKoncz Zsuzsa

Teksto

Se mi estus rozo

Se mi estus rozo, florus mi kvarfoje,
en ĉiu sezono mi burĝonus ĝoje,
florus mi por knabo, florus por knabino,
por la vera amo, por la vivofino.

Se mi estus pordo, mi aperte starus,
Ĉiun mi enlasus, nur tion mi farus,
mi ne ekdemandus, kiun kiu sendis,
estus mi feliĉa, se li ĝojon sentis.

Mi kiel fenestro estus tiel granda,
ke min ĉiu homo estu travidanta,
vidus ili kampon, vidus ili monton,
estus mi feliĉa: montris mi la mondon.

Se mi strato estus, mi ĉiam puregus,
en ĉiu vespero min sunlumo regus,
Se tra mi denove tankoj brue paŝus,
sube mi la teron tute fali lasus.

Se mi estus flago mi ne flirtus vere,
kaj al ĉiu vento sentus mi kolere,
estus mi feliĉa nemovata hise,
kaj ne ludus kun mi ajna vento mise.

Eksteraj ligiloj

se_mi_estus_rozo.1588883231.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)