Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sezonoj

Sezonoj

Angla melodio, E-teksto de Mikaelo Bronŝtejn

Teksto

Kun pluvo paŝas tra la strat'
Post tago tag', monato post monat',
Mi triste ronkas en fotel',
Televido kaj botel'
Estas vera bagatel'.
Supera frosto, neĝa krak',
Denove paŝas post la tago tag',
Kaj nun plej forte revas mi,
Ke subite venu vi
Kaj ridetu tie ĉi.

Refreno:

En sopir' dum atend'
Min varmigas via sent',
Via man', via rid',
Via plora “ĝis revid'”.
Se, knabin', kun obstin'
Ankaŭ vi atendas min,
Do en ĝoj' kaj feliĉ'
Venos nia renkontiĝ'.

Sub la karesa suna bril'
Rapide rajdas tagoj en april',
Sed mi enuas en piknik',
Dum balbuto de kalik'
Pensas nur pri vi, amik'.
La forta vin' kaj dolĉa kis',
Donace pretaj kuŝas en valiz'.
Kaj la renkonta gaja kri',
Kaj ĉi tiu melodi'
Estas pretaj nur por vi.

Refreno
sezonoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)