Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sigurda_balado._forgxisto_regin

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Sigurda balado. Forĝisto Regin

MuzikoFeroa balado malnova
Esperanta tekstoMartin STRID
Tipotraduko
Originala tekstoJohan Henrik SCHRØTER

& Sigurda balado:
< Rekante 23 el 37 batoj. Norda Kantaro #4401, la unua parto el kvar.
Feroa balado pri Sigurd Fafnon-mortiginto, forĝisto Regin kaj drako (aŭ “serpento”) Fafno.
Verkis verŝajne Johan Henrik Schrøter iam ĉirkaŭ jaro 1820.
La rakonto venas el Volsunga fabelo kaj estas ilustrita en ŝtonaj runskriboj kiuj aĝas mil jarojn - vidu eksterajn ligilojn malsupre.
Sigurd nomiĝas feroe Sjúrður (Sjeŭrur) kaj germane Siegfried (“Zigfrid”). Opinias historiistoj ke li estis franko.
Al 131-strofa varianto el Strejmojo (ĉu?) (Feroa Fluinsulo), interrete trovebla, ni aldonis 32 kromajn strofojn el 146-strofa varianto kiu estis notata en Sudurojo (Feroa Sudinsulo) kaj presata en 1822.
Nur sudurojan strofon montras en la feroa teksto litero s ĉe la strofnumero (ekzemple '7s) kaj nur strejmojan litero c, ceteraj estas pli-malpli komunaj, sed tiuj du kun litero t estas nur unu strofo krom ĉe muzika grupo Tyr.
Melodio #Strejmoja el centra Feroo kaj #Suduroja el feroa Sudinsulo.
Tradukis Martin Strid (2014).
Sigurd nomiĝas feroe Sjúrður (Sjeŭrur) kaj germane Siegfried (“Zigfrid”).
Kaj la vortoj kaj la sinsekvo de la strofoj povas varieti.
Klarigoj (*):
'2 Sablejo estas malfekunda tero, ofte landlima.
'7 Hel estas diino gardanto de la malhela kaj malvarma regno de morto.
'28 Funebra kutimo estis meti kadavron de estro sur ŝipon kaj bruligi ĝin sur maro kun valoraĵoj.
'53 Morti sur pajlo signifas morti hejme pro aĝo aŭ malsano, anstataŭ heroe-honore morti en batalo.
'118 Unuokuleco estas atribuo de ĉefdio Votano (Oðin).
'122 Ŝilda bruo: batalo.
'128a Serpento jen signifas drakon.
'135 Vundosago, metaforo pri glavo.

(#Melodioj:
< 6600 batoj, 1 horo kaj 2-9 minutoj.>
<1,6-1,8:37> (
(# Varianto A: /mimi mire doTi LalSo; LaTi dore mimi; mimi lala la ti; tila sofa mimi;
(#Rekantaĵe: mi mifa mi mire do La; LaTi doTi do rere mi mi; lala lala sofa mi; mi mifa mi mire do La; VoVo))
?
(#Strejmoja: /mimi mimi mimi mi; dodo dore mimi; mimi lala la ti; tila sofa mimi;
(#Rekantaĵe: mi sofa mi mido Ti La; LaTi doTi do dore mi mi; lala lala sofa mi; mi sofa mi mido Ti La; h))
?
(#Suduroja: /mire mire doTi LalTi ; dodo dore remi; mifa somi so la; lala laso sofa;
(#Rekantaĵe: mi sofa mi dodo Ti La; LaSi LaTi do dodo re mi; mila lala laso so; mi sofa mi dodo Ti La; mimi))
)×168)
+

(&Strofoj:

,& Forĝisto Regin:

'1 /Ĉu vi volas aŭdi nun ; kion ĉi mi kantas ; pri la riĉaj reĝoj ; mi nun ek rakontos.
(×: Griz portis oron de l' sablo*. ; Glavon svingis li kun kapablo. ; Sigurd venkis drakon ja. ; Griz portis oron de l' sablo.)
'2 Sigmund, tiel nomas mi ; de l' jarlo filon ; estis la juna Hjordujs, ; ŝi lia edzino. …..
'3 Tiel gaje trinkas ili ; en la jula festo ; kaj tiel klare sidas ili ; seĝojn de altkresto. …..
'4 Malpaco iris ; al la granda halo ; kaj tiel ĝi fortiĝis en ; de riĉa reĝo valo. …..
'5 Tiam estis multe jen ; el riĉa homa rando ; malpaco iris al ; de riĉa reĝo lando. …..
'6 Malpaco iris ; en riĉan reĝan landon ; metas ili sian batalon ; sude ĉe maran strandon. …..
'7 Rajdas ili al batalo ; suden sur la strandon ; bravaj fortaj gardis ili ; riĉan reĝan landon. …..
'8 Metis siajn boatojn; sude ĉe la strandon ; tiom ruze gardis ili ; riĉan reĝan landon. …..
'9 Rajdas ili al batalo ; neniu venas re ; poste vivas Hjordujs ; en malĝojo tre. …..
'10 Rajdas ili al batalo ; venas vivofino ; poste vivas Hjordujs ; Sigmunda edzino. …..
'11 Hjordujs ŝultras sin ; per blumantelo ; iris sur la kampo antaŭen ; al Sigmund celo. …..
'12 “Kuŝu sana Sigmund nun ; mia kara ; estas mi en malĝojtempo ; vin viziton fari. …..
'13 Aŭdu alta Sigmund ; mia kara ; ĉu kuraca estas io ; por viaj vundoj bara?” …..
'14 “Malfrue por vi Hjordujs ; jen konsilan fundon ; al mi donu balsamon ; kuracan por mia vundo. …..
'15 Hunding-filoj en luktobruo ; faris vundon ĉi ; estis veneno en la glavo ; ili portis kontraŭ mi. …..
'16 Kiam al mi venis unua ; vunda tru' ; rompiĝis mia glavo ; en pecojn du. …..
'17 Kiam al mi venis ; dua vundo ; malbone apud koron ; hakas al profundo. …..
'18 Prenu vi ĉi tiujn ; glavpartojn du ; ilin al forĝejo ; portu la filo plu. …..
'19 Kion vi havas en utero ; estas knaba homo ; vi nutru lin al bona forto ; kaj donu Sigurd nomon. …..
'20 Pri filo nun jen ; por vi mia vorto: ; ĉi tiu sama filo ; venĝu mian morton. …..
'21 Regin forĝisto loĝas ; ĉe venonta flu' ; al li vi portu ; ĉi glavpartojn du. …..
'22 Forĝu glavon li el ĝi ; brilan en fasono ; ambaŭn fendi povu ĝi ; feron kaj ŝtonon. …..
'23 Akra nomiĝas drako ; kuŝas Brilerike ; Regin estas bona forĝisto ; perfidas li praktike. …..
'24 Mi ne povas Hjordujs ; longe paroli vin ; jen devas esti mortmomento ; nun venanta min.” …..
'25 Turnis ploranta Hjordujs sin ; de Sigmund for ; ĉiuj ŝiaj domaninoj ; staris ĉe ŝi deĵore. …..
'26 Ĉiuj ŝiaj domaninoj ; apud ŝi lojalis ; kiam edzino Hjordujs ; senkonscion falis. …..
'27 Tiam kiel ofte plu ; venis ĝi en hasto ; reĝo saman nokton ; serĉis Helon* gasto. …..
'28 Ne malpli ol tiam volis ; Hjordujs kostojn savi ; al la ondoj ruĝan oron* ; lasis al Sigmund havi. …..
'29 Al la ondoj ruĝan oron ; ŝi lasis al li spesi ; krucon el arĝento blanka ; signon por adresi. …..
'30 Oriente sub monteto kie ; knaboj ludas en lumo ; kadavron palan fosis ili ; malsupren en nigran humon. …..
'31 Oriente sub monteto kie ; knaboj venas paroli ; malhelas ĉi tenebran tagon ; malsupren en humon soli. …..
'32 Ploranta nun iris Hjordujs ; en sia halo sidi ; Hjalprek reĝo unua estis ; vidvinon jen viziti. …..
'33 Sigmund reĝo ; de Hjordujs iris ; Hjalprek reĝo ; poste ŝin akiris. …..
'34 Hjalprek reĝo ; de l' jarlo filo ; li nun ricevis, ; altrangan edzinon. …..
'35 Graveda la edzino iras ; longe naŭ monatojn ; ĝis venis tiu moment' ; ŝi naskas filon ŝatan. …..
'36 Graveda la edzino iras ; naŭ monatojn konajn ; ĝis venis tiu momento ; ŝi naskas filon bonan. …..
'37 Tiam kiel ofte plu oni ; kaŝas malfacilon ; iris edzino al alta ĉambro ; kaj naskas junan filon. …..
'38 Ŝi vestas lin per ŝtofoj bone ; kiam li venis en domon ; Sigurd tiel petis ŝi ; por bona knabo nomon. …..
'39 Tielis pri Sigurd ; multis lia kresk' ; pli li kreskis en monato ; ol aliaj infanoj en ses. …..
'40 Kreskis li ĉe sia panjo ; kaj sen ambigu' ; pli li kreskis en monato ; ol aliaj en dek du. …..
'41 Kreskis li ĉe sia panjo ; ŝi donis al li progreson ; lernis li pli en unu monato ; ol aliaj infanoj en ses. …..
'42 Kreskis li ĉe sia panjo ; fortis evolu' ; pli fortiĝis en monato ; ol aliaj en dek du. …..
'43 Kreskis li ĉe sia panjo ; bonis lin fortun' ; pli li gajnis en monato ; ol aliaj en dek du. …..
'44 Kreskis li en tiu regn' : als viro de domin' ; Hjalprek reĝo ; edukis lin. …..
'45 Kreskis li en tiu regno ; rapide kaj ne lante ; fariĝis liaj hakoj pezaj ; reĝajn virojn batante. …..
'46 Li elstaris en ludkampo ; sub la ŝildo ruĝa ; lernis ĉiun ruzon kiun ; oni konkurse juĝas. …..
'47 Li elstaris en ludkampo ; en konkursabundo ; ĉiam kiam ili pretis ; estis multaj vundoj. …..
'48 Li elstaris en ludkampo ; en hero-duel' ; ŝiras grandajn kverkotrunkojn ; sendas kelkajn al Hel. …..
'49 Sidigas la fraŭloj sin ; koleraj ili estis ; “Vian prefere venĝu patron ; ol tiom nin molesti.” …..
'50 Sigurd ĵetas ŝildon ruĝan ; malsupren al la tero ; aŭdinte morton de sia patro ; nigriĝis li en kolero. …..
'51 Ĵetas glavon kaj luktvestojn ; ne plu lin amuzas ludo ; kaj eniras al sia patrino ; kun vangoj en pala ruĝo. …..
'52 Knabo iras al panjo sia ; parolas en rekta elano ; “Diru min pravon patran, ĉiu ; scivolas pri sia klano. …..
'53 Nun aŭskultu bena panjo ; diru el emajlo ; vivon de patro ĉu prenis iu ; aŭ mortis li sur pajlo*? …..
'54 Aŭdu mia bena patrino ; demandas mi al vi ; ĉu mia patro veka venkiĝis ; kaŝe estas al mi. …..
'55 Aŭdu bena mia patrino ; veron diru al mi ; kies estis tiu nomo ; venkis patron li? …..
'56 Aŭdu mia bena panjo ; diru al mi de l' benko ; ĉu li ankoraŭ estas monde ; kiu patron venkis?” …..
'57 “Se en mondo pluas kiu ; vian patron venkis ; estos ne dum vivas vi ; ke li vin rekompensos. …..
'58 Mi ne povas pli vere ; ol ĉi diri vin ; tiuj estis Hunding-filoj ; kiuj venkis lin. …..
'59 Tiuj estis Hunding-filoj ; kiuj venkis lin ; estos ne dum vivas vi ke ; ili kompensos vin.” …..
'60 Sigurd respondas al patrino ; pove laŭ siaj sentoj ; “Ofte kreskis al juna hundo ; buŝe akraj dentoj.” …..
'61 Hjordujs iras al la kestoj ; ĉiuj en ora garno ; “Jen vi vidas batalvestojn ; de via patro en armo.” …..
'62 Ŝi malŝlosas la kestojn ; kun ora atribuo ; ŝi elprenas la glavopartojn ; kaj ĵetas al Sigurd-genuo. …..
'63 Ŝi elprenas la ĉemizon ; tute sangmakulan ; “Jen vi vidas, bena filo, ; vian patran tumulon.” …..
'64 Ŝi malŝlosas la keston kie ; oro kaj aĵoj sekretas ; prenas tiun sangan ĉemizon ; kaj al lia genuo ĵetas. …..
'65 Prenas ŝi la glavpartojn ; al Sigurd donas ŝi ; “Donis via bena patro ; ja multan bonon al mi. …..
'66 Prenu vi ĉi tiujn ; glavpartojn du ; lasu forĝi ilin al ; sambona substitu'. …..
'67 Regin forĝisto loĝas ; ĉe venonta flu' ; al li vi portu ; ĉi glavpartojn du. …..
'68 Al li venigu vi ; ĉi glavpartojn du ; forĝu li bone kaj valore ; ĝis vi rajdos plu. …..
'69 Akra nomiĝas drako ; kuŝas sur Brileriko ; Regin estas bona forĝisto ; perfido lia praktiko. …..
'70 Iru al rapidfluo, vi ĵetu ; ŝtonon en riveron ; tian elektu ĉevalon kun ; malfuĝa karaktero.” …..
'71 Iris al rapidfluo, li ĵetis ; ŝtonon en riveron ; tian elektis ĉevalon kun ; malfuĝa karaktero. …..
'72 Li elektiĝis en la regno ; neniu lin egalis ; poste jam nomiĝis li ; Grizo, Sigurda ĉevalo. …..
'73 Frue estis en mateno ; mi memoru pove ; Sigurd celas trans riveron ; forĝiston Regin trovi. …..
'74 Sigurd saltas al Griza dorso; mateno nuras novi ; poste rajdis li trans riveron ; forĝiston Regin trovi. …..
'75 Estis juna Sigurd ; rajdas al pordo kabana ; Regin ĵetas forĝaĵojn ĉiujn ; kaj prenas glavon en mano. …..
'76 “Aŭdu brava Sigurd ; vi estas kuraĝa viro ; vojaĝas kien vi ; kien rajda iro?” …..
'77 “Nun aŭskultu Regin ; ĉi tien mia iro ; forĝu por mi glavon nun ; jen mia deziro.” …..
'78 “Estu bonvena, juna Sigurd ; min kara estas vi ; se restos en regno iom da tempo ; vi estu ĉi nokte ĉe mi.” …..
'79 “Mi ne povas, forĝisto Regin ; resti jen ĉe vi ; mankos mi al Hjalprek reĝo ; el la kortumo ĉe li. …..
'80 Forĝu glavon vi por mi ; bonvalora afero ; ambaŭ fendos mi per ĝi ; kaj ŝtalon kaj feron. …..
'81 Forĝu glavon vi por mi ; brilan en fasono ; ambaŭ fendos mi per ĝi ; feron kaj ŝtonon.” …..
'82a Regin je la glavo prenis ; metis ĝin sur ardon ; dek noktojn tenis ; li ĝin tie garde. …..
'82b Regin je la glavo prenis ; metis ĝin enflame ; dek noktojn tenis ; li ĝin ĉiam same. …..
'83 Dek noktojn tenis ; li ĝin ĉiam same ; tiam juna Sigurd for ; rajdinta estis jam. …..
'84 Frue estis en mateno ; suno brilas nove ; Sigurd saltas al Griza dorso ; forĝiston Regin trovi. …..
'85 Sigurd saltas al Griza dorso ; mateno nuras novi ; poste rajdis li trans riveron ; forĝiston Regin trovi. …..
'86 Estis juna Sigurd ; rajdas al pordo kabana ; Regin ĵetas ĉiujn forĝaĵojn ; kaj prenas glavon en mano. …..
'87 “Estu bonvena, Sigurd ; forĝis mi glavon ; se vin ne nocas menso kaj koro ; vi estos venkohava. …..
'88 Forĝis glavon mi por vi ; brilan en fasono ; ambaŭ fendos vi per ĝi ; feron kaj ŝtonon.” …..
'89 Sigurd iras amboson grandan ; firma grundo atendis ; rompe sian glavon ; en partojn du li fendis. …..
'90 “Morton de mi, Regin ; vi meritas ĉar ; min perfidi volis vi ; per via armilfaro.” …..
'91 Ambaŭn prenas li glavpartojn ; ĵetas al lia sino ; tremis Regin forĝisto ; kiel lilifolio. …..
'92 Ambaŭn prenas li glavpartojn ; ĵetas al lia mano ; tremis mano de Regin ; kiel lilia kano. …..
'93 “Forĝu vi alian glavon ; sed tiel forĝu ĝin ; sciu vi Regin ; vivo ne restos vin. …..
'94 Glavon vi faru tiom ; forta en tolero ; ambaŭn fendos mi per ĝi ; kaj ŝtalon kaj feron.” …..
'95 “Forĝos mi alian glavon ; estos ĝi sufiĉe ; koron de la drako ; metos mi kondiĉe. …..
'96 Por vi juna Sigurd ; forĝos mi na glav' ; koron de la drako ; vi donu al mi por pag'.” …..
'97 Regin je la glavo prenis ; metis ĝin enflame ; tridek noktojn tenis ; li ĝin ĉiam same. …..
'98 Tridek noktojn tenis ; li ĝin ĉiam same ; tiam juna Sigurd for ; rajdinta estis jam. …..
'99 Sigurd saltas al Griza dorso ; mateno nuras novi ; poste rajdis li trans riveron ; forĝiston Regin trovi. …..
'100 Estis juna Sigurd ; rajdas al pordo kabana ; Regin ĵetas ĉiujn forĝaĵojn ; kaj prenas glavon en mano. …..
'101 “Estu bonvena, Sigurd, ; kia via atendo? ; bonan havos vi superon ; laŭ ĉies rekomendo. …..
'102 Estu bonvena, Sigurd ; forĝis mi na glav' ; se vin ne nocas menso ; vi vaste vojaĝos brava. …..
'103 Forĝis glavon mi por vi ; brilan en fasono ; ambaŭn fendos vi per ĝi ; feron kaj ŝtonon.” …..
'104 Sigurd iras amboson, hakas ; ĉion en rigardo ; nek eltenas klaboj nek traboj; al tiom glava hardo. …..
'105 Tiel hake li Sigurd ; forte batis ; fendis li amboson ; kaj la fundon dis. …..
'106 Kuras rivero el tiu fonto ; alia ĉe la flanko ; Gram nomas li glavon ; kuŝantan sur halplanko. …..
'107 “Aŭdu glora Sigurd, ; edzinon serĉas vi ; por simila ĉefo ; donos vivon mi.” …..
'108 “Nun aŭskultu Regin ; ĉi tion vi diras al mi ; sed alio kuŝas koron ; forĝisto Regin, de vi.” …..
'109 “Tion ĉi, brava Sigurd ; diru vi min ; kiam vi rajdos Brilerikon ; lasu min sekvi vin.” …..
'110 “Unue rajdos mi aŭrore ; Hundingfilojn trovi ; poste rajdos mi Brilerikon ; memoron mi ŝatas kovi. …..
'111 Unue rajdos mi aŭrore ; Hundingfilojn faligos ; poste rajdos mi Brilerikon ; vi ne kun mi navigos.” …..
'112 Estis Sigurd Sigmundido ; ne mankas al li bonsorto ; rajdis li tiam en aŭroro ; sin venĝis patran morton. …..
'113 Rapide li venkis Hunding-filojn ; revenis li poste fortika ; hastan horon restis li ; li rajdis al Brileriko. …..
'114 Ĉiujn venkis li Hunding-filojn ; venis li re sen piko ; mallongan tempon estis en regno ; li rajdis al Brileriko. …..
'115 Trompulo Regin forĝisto ; pensas mem en si ; “Celas vi al Brileriko ; vin postsekvos mi.” …..
'116 Estis Sigurd Sigmundido ; rajdas trans arbaro ; lin renkontis maljunulo ; eksidis apud pado. …..
'117 Venis viro sur kampo antaŭen ; jam nenia rimarko ; vastan ĉapelon kape portis ; en manoj finna arko. …..
'118 Venis viro sur kampo antaŭen ; strebis li montorande ; havis okulon unun en kapo* ; butonpantalonon gambe. …..
'119 Estis la juna Sigurd ; al Brileriko kuras ; renkontis maljunan viron ; meze sur la spuro. …..
'120 Estis la juna Sigurd ; sursidis bonan ĉevalon ; tiel diris filoj al mi ; lin batis la fatalo. …..
'121 “Aŭdu Sigurd Sigmundido ; vi estas alta viro ; vojaĝas kien vi ; kien rajda iro?” …..
'122 “Unue mi rajdis al ŝilda bruo* ; la Hunding-filojn trovi ; nun mi rajdas al Brileriko ; faman lukton provi.” …..
'123 “Aŭdu alta Sigurd ; diru vi al mi ; kiu estas malgranda homo ; sekvanto jen kun vi?” …..
'124 “Forĝisto Regin li nomiĝas ; drakofrata viro ; ĉar mi havas lin ĉe mi ; dum ĉi tiu mia iro.” …..
'125 “Kiu vin petis fosi ; du truojn ĉi ; morton tiu sama homo ; generis por vi.” …..
'126 “Regin al mi konsilis ; fosi truojn du ; ĉar li estas mia amiko ; dum tiu ĉi veturo.” …..
'127 “Se vin konsilis Regin ; fosi truojn du ; estas li fiperfidulo ; mortigi vin faros, nu. …..
'128a Bone Sigurd devas vi ; havi je atento ; ke ne donu al vi morton ; tiu ĉi serpento*. …..
'128b Bone Sigurd devas vi ; gardi je atako ; ke ne donu morton al vi; tiu granda drako. …..
'129 Fosu vi nun truojn du ; kaj trian apude, ho, ; efiko de l' veneno ; ĝin varmigu do. …..
'130 Fosu vi la trian ; vi fosu ĝin proksime ; efiko de l' veneno ; fortigos vin anime. …..
'131 Fosu vi truojn kvar ; se lacigos vin atako ; gardos vi vin per tio kontraŭ ; venensango draka. …..
'132 Fosu vi la kvaran ; iom pli longe for ; supren el la truo ; luktos vi lin rigore. …..
'133 Fosu vi la kvaran ; vi fosu ĝin apude ; poste vi Sigurd ; staru en tero kruda.” …..
'134 Drako iris de la oro ; vasta famo deklaras ; Sigurd sidiĝas sur Griza dorso ; rajde sin preparas. …..
'135 Drako iris de la oro ; ŝajnas en sekuro ; Sigurd palpas vundosagon*; por glava proceduro. …..
'136 Tridekulna akvofalo ; sub ĝi kuŝis drako ; kapo kaj vosto sur la tero ; kuŝis kurbe lokon. …..
'137 Tridekulna akvofalo ; sub ĝi kuŝis drako ; supre estis ambaŭ bridoj ; kuŝis ventro lokon. …..
'138 Supris liaj ambaŭ bridoj ; sed ventro lokon kovis; estis la brava Sigurd ; li sian glavon ŝovis. …..
'139 Estis rapida Sigurd ; glavon tiris en tru' ; buntan drakon fendis li ; en disajn partojn du. …..
'140 Sigurd donis hakon belan ; al ĉiuj tre mirenda ; tremis tiam frondfolioj ; kaj tuta mondetendo. …..
'141 Tremis tiam frondfolioj ; tuta mondetendo ; Sigurd per sia akra glavo ; hakis talion fende. …..
'142 Tiam drako demandis ; kiam li kuŝis rompe ; “Kiu estas la kuraĝulo ; hakanta tiom aplombe?” …..
'143 “Sigurd vi nomu min ; Sigmunda filo ; estis la juna Hjordujs ; ŝi lia edzino.” …..
'144 “Nun aŭskultu Sigurd ; kion mi diras al vi ; kiu vin sekvis vastan vojon ; tien ĉi al mi?” …..
'145 “Regin estas via frato ; voje li min gvidis ; li plej granda perfidulo ; mortigi vin avidis.” …..
'146 Tion respondis drako ; en sange kuŝa stato ; “Mortigu vi forĝiston Regin ; kvankam mia frato. …..
'147 Venku vi forĝiston Regin ; kiel vi venkis min ; li plej granda perfidulo ; mortigi volis vin.” …..
'148 Diris Regin forĝisto ; je sia intereso ; “Ĉu al mi nun Sigurd ; vi donos laŭ promeso?” …..
'149 Sigurd pikis al la koro ; kvankam vojo dura ; fritis ĝin sur stango ; tridek ulnojn mezura. …..
'150 Sigurd mane tro varmiĝis ; tuj en buŝon tiris ; birdojn li kaj bestojn ĉiajn ; komprenis kion diris. …..
'151 Diris al li sovaĝaj birdoj ; sidis sur kverka branĉo ; “Por vi mem Sigurd ; estu viando manĝo.” …..
'152 Sigurd rostis koron ; kaj tiris ĝin de l' stango ; Regin kuŝiĝis drinki ; el draka venensango.
'153 Regin kuŝis drinki ; el sango de la drako ; Sigurd morten vundis lin ; per tie stara hako. …..
'154 Estis la juna Sigurd ; glavon svingis plu ; poste li fendis forĝiston Regin ; en disajn partojn du. …..
'155 Multan oron povis tiam ; Sigurd ekposedi ; ĉar li venkis la buntan drakon ; kiu Brilerike predis. …..
'156 Frue estis en mateno ; ruĝas antaŭ suno ; ligas li sur Grizan dorson ; orkestojn dek duujn. …..
'157 Dek du orkestojn ŝarĝe ; li metis post akiro ; supre li eksidis mem ; laŭ onia diro. …..
'158 Sin sidigas Sigurd ; rajde sur la meto ; Griza kuris sur erikejo ; tiam estis preta. …..
'159 Dek du orkestojn ; ambaŭflanke ŝarĝa ; kuris li trans Tilirojo ; famo min venis larĝa. …..
'160 Griza saltis trans fosaĵon ; rompiĝis rimeno ; kelkaj diris al mi tion ; estis fatalveno. …..
'161 Kuris ĉevalo en sovaĝejo ; ne konis vojon ĝustan ; Sigurd dormis en tiu nokto ; sub malvarma arbusto. …..
'162 Tiel tretas Griza ; ebene ŝtonan valon ; Neniu venas tia poste ; en riĉan reĝan halon. …..
'163 Nun baladon finos mi ; ne kantas mi jam favore ; poste ekos alian kanton ; kaj metos ĝin plu memoren. …

Tonsilabe

,#4401: <1,6-1,8:37> (# Varianto A: (#VA: mi mifa mi mire do La; LaTi doTi do re mi mi; lala lala sofa mi; mi mifa mi mire do La; VoVo)
(/mimi mire doTi LaSo; LaaTiTi dore mi; mimi lala lala ti;ti tila sofa mi ;; #VA)×163)
?
(#Strejmoja: (#VC: mi sofa mi mido Ti La; LaTi doTi do dore mi mi; lala lala sofa mi; mi sofa mi mido Ti La; h)
(/mimi mimi mimi mi; doododo dore mi; mimi lala lala ti;ti tila sofa mi; #VC)×163)
?
(#Suduroja: (#VS: mi sofa mi dodo Ti La; LaSi LaTi do dodo re mi; mila lala laso so; mi sofa mi dodo Ti La; mimi)
(/mire mire doTi LaTi; dodo dore remi; mifa somi soso la;la lala laso sofa; #VS)×163)

Eksteraj ligoj

sigurda_balado._forgxisto_regin.1463344213.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)