Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sola

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Enhavtabelo

Sola

TekstoKim J. HENRIKSEN (Kimo)
MuzikoKim J. HENRIKSEN (Kimo) kaj Micke ENGLUND
PlenumasAmplifiki, poste Esperanto Desperado

Teksto

Legenda koncerto de Amplifiki en IJK, Veszprém - Sola

Ŝerca varianto

G Bm C D
Mi pagis kotizon al IJK,
G Bm C D
Sed nenio restis por la vojaĝ'
Mi pensis ke tio tute ne gravas,
Kaj iris al la voj' kun mia pakaĵ'
Mi levis la manon, ridetis al la ŝoforoj,
Sed neniu haltis kaj kunportis min.

Post ses horoj en pluvo kaj vento mi frostis tiel
Ĉiuj aŭtomobiloj preterpasis min tiel rapide
Kaj mi sentis min

Refreno:

G Bm C D
Sola, sola, sola
G Bm C7 D
Sentis min sola, sola, sola

Mi venis finfine al la kongreso
Kaj tie renkontiĝis kun karaj amikoj
Ni kisis, brakumis kaj estis gajaj,
Nun mi estas kun fratoj kaj fratinoj de la tuta mondo
Kaj ne

Refreno:

Sola, sola, sola
Sola, sola, sola

Ĉar ĉi tie mi pensas, estas bonega
Etoso, paco kaj amikeco
Kaj mi kredas ke neniu ĉi tie sin sentas
Malgaja, malbela, malamata
Kaj certe ne

Refreno:

Sola, sola sola
Certe ne sola, sola sola.

Poste ni ĉiuj vojaĝis hejmen
Al niaj landoj en la tuta mond'
Kaj nun mi pensas pri miaj geamikoj
Kaj sentas min iom malĝoja, malgaja
Kaj iom

Refreno:

Sola, sola, sola,
Iom sola, sola sola.

Imagu se ĉiuj homoj en la tuta mondo lernus Esperanton
Povu esti ke tiam neniu iam iel ie
Sentus sin

Refreno:

Sola, sola, sola… (ktp.)

Eksteraj ligoj

sola.1452429168.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)