Uzantaj iloj

Retejaj iloj


solaj_paroj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Solaj paroj

Teksto?
Muziko?
KantasDolchamar

Teksto

Sola ĉambro, ene sidas nur du homoj
Apartamentoj izolitaj en ĉiuj domoj
Mallumiĝas, sed ŝi vidas nur televidon
Leĝera suspiro, de mia fenestro mi vidas ĉion

Refreno:

Solaj paroj, solaj vivoj
Konstruis siajn prizonojn
Fremdiĝintaj, sin izolintaj
Ili sekvas siajn ordonojn senkonscie
Ĝis malaper'

Sola penso, kaj ĝin aŭdos neniu persono
Aŭ ĝi subiĝas al zumado en la fono
Familiestro antaŭ ĉio nur sentas sin febla
Kiel kutime li senkiale estas incitebla

Refeno

Sed mi… ne volas dormi
Ne volas cedi
Ne volas kashi
Ne volas kredi

Mi volas tuŝi
Mi volas kuŝi
Mi volas vidi
Mi volas vivi

Mi volas senti sen penti

solaj_paroj.1446642111.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)