Uzantaj iloj

Retejaj iloj


somera_mondo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Somera Mondo

Teksto

De tagoj strikta vico
Instruas nin atendi.
Nur unufoje licas
Someron mendi.

Nur foje jaro povas
Por mi donaci feston,
Kaj mara vento blovas
En fenestron.

Refreno:

Kutima estas ĉio
Kaj kuras mi laŭ rondo.
Sed en memoro mia,
Sed en memoro mia,
Sed en memoro vivas
Somera mondo.

Okazos nepre l' festo,
Mi vin ekvidos ĝuste.
Malmultaj tagoj restas
Ĝis aŭgusto.

Refreno
somera_mondo.1446641777.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)