Uzantaj iloj

Retejaj iloj


start2

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Bonvenon al libera esperanto-kantaro!

Tie ĉi vi trovos kolekton de kantoj en Esperanto kaj ĉion, kio rilatas al ili: tekstojn, notojn, ligojn al e-muziko en Interreto, kaj espereble eĉ pli multe. Pli multe, ĉar ĉi tiu paĝaro estas vikio kaj vi mem povas kontribui al ĝi.
:!: Bonvolu ne uzi kopirajtitajn materialojn sen permeso de aŭtoroj!

Enhavo

Hazarda pagxo

Banas sin la luno (Petőfi Sándor)

Originala titoloFürdik a holdvilág
MuzikoHungara popola
TekstoSándor PETŐFI
E-tekstoKálmán KALOCSAY
MIDIbanas_sin_la_luno.mid

Teksto

Banas sin la luno en ĉiela maro,
revas la rabisto meze de arbaro.
Densa roso falas al la herb' arbara,
sed pli dense falas lia larm' amara.

Li, sin apogante sur hakilo, diras:
“Kial do mi tian kriman vojon iras?
Panjo, panjo por mi vi nur bonon volis,
sed mi ne obeis, vane vi parolis.

Hejmon mi forlasis, vagis mi la landon,
fine mi miksiĝis en rabistan bandon.
Tie mi nun vivas por la propra honto,
por danĝero de la pretervojaĝonto.

Ĝin mi jam forlasus, mi ne restus plue,
ĝoje mi reirus, ve, sed jam malfrue!
La patrino mortis, nia hejmo eta
ruiniĝis, — kaj la pendigil' jam preta!”

Hungara teksto

Fürdik a holdvilág az ég tengerében,
Méláz a haramja erdő közepében:
Sűrű a füvön az éj harmatozása,
De sűrűbb két szeme könnyének hullása.

Baltája nyelére támaszkodva mondja:
“Mért vetettem fejem tilalmas dolgokra!
Édesanyám, mindig javamat akartad;
Édesanyám, mért nem fogadtam szavadat?

Elhagytam házadat, földönfutó lettem,
Rablók, fosztogatók közé keveredtem;
Most is köztük élek magam szégyenére,
Ártatlan útasok nagy veszedelmére.

Elmennék én haza, itt hagynám ezeket,
Örömest itt hagynám, de most már nem lehet:
Édesanyám meghalt… kis házunk azóta
Régen összeroskadt… s áll az akasztófa.”

Laste

  • 10-07-2020 Saluton, Samideanoj! Novaj Hungaraj popolkanto-tradukaĵoj estas legeblaj kaj aŭskulteblaj en nia retejo. Bonvolu serĉi la tradukaĵojn ĉe la Aŭtoroj Antono SAMAK kaj Gajdoŝ Pál (Paŭlo Gajdoŝ). Ili ambaŭ estas emeritaj instruistoj de literaturo k. Hungara lingvo, ambaŭ vivas en la Hungara urbo Debrecen kaj estas amikoj ekde la Zamenhof-festo de 2019. Katalin Samak, la edzino de Antono pretigas la muziknotojn por la tradukitaj popolkantoj kaj kanzonoj kaj enskribas ilin sur la retejon.
  • 27-05-2020 Dum la lastaj semajnoj estas troveblaj ĉi tie sur la KantarViki pli ol cent novaj kanto-tradukaĵoj precipe de Hungaraj popolkantoj kaj kanzonoj tradukitaj de Gajdos Pál Miklós (Paŭlo Gajdoŝ) (universitata ekzamenanto,instruisto de Esperanto) kaj Antono SAMAK, hungaraj Esperantistoj. Inter la kantoj troviĝas: infankantoj, lulkantoj, kristnaskaj kantoj, soldatkantoj, muzikitaj versaĵoj, popkantoj ktp. La kantadon helpas notoj kaj ligiloj al voĉ'- kaj videomaterialoj.
  • 30-10-2019 Restarigita ĝusta surekranigo de Kantoj kun akordoj.
  • 20-10-2019 Starta paĝo kaj kelkaj aliaj adaptitaj por porteblaj aparatoj.
  • 29-01-2019 Vikiejo ĝisdatigita, kuranta versio 2018-04-22b "Greebo".
  • 06-06-2018 Komence de majo nia vikiejo malebligis funkciadon de servilo ikso.net. Dum kelkaj tagoj aliro al la vikiejo estis ŝlosita. Nun ĉefaj problemoj estis solvitaj, vikiejo estas ĝisdatigita. Kuranta versio estas 2018-04-22a "Greebo". Pardonon pro malfacilaĵoj!
  • 23-02-2017 Aŭtorajn tradukojn prezentas Vladimir MININ. La lasta Ne, li ne amis!.
  • 25-01-2017 Vikiejo ĝisdatigita, kuranta versio 2016-06-26a "Elenor of Tsort".
  • 14-01-2017 Unua kanto de projekto Muzikumejo en la kantaro.
  • 30-12-2016 Vytautas Šilas sendis al la kantaro sian novan tradukon - Kristnasko Sankta laŭ melodio „Happy Xmas“ de John Lennon. Dankon, Vytautas!
  • 08-11-2015 Plene refunksiis vikiejo post transiro al nova servilo de E@I. Vikiejo estas ĝistatigita, kuranta versio 2015-08-10a “Detritus”.
  • 01-12-2014 Por konsulti teĥnikajn problemojn kaj diskuti pri Kantaro estis kreita Diskutejo.
start2.1571524553.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)