Uzantaj iloj

Retejaj iloj


steloj_super_mi

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Steloj super mi

© Rui VELOSO

E-tekstoAntónio MARTINS, 1991, kun helpo de Gonçalo NEVES

Teksto

Ne stelbrilas super mi
prilumante mian vojon,
malgraŭ multa amikaro
mi sentas en mi nur solon!

Ĉu do gravas la ŝlosilo
por reven' al hejma varm'?
monbileto en la poŝo
por tabako kaj biliard'?

Refreno:

La printempo de la vivo
estas bela travivaĵ':
jen subite brilas suno
jen denove pluvas l'akv'!

Hodiaŭ por mi januaras
kaj malvarmas mia korp'
ŝajnas ke la tuta mondo
min komplotis malbonsorton!

Horoj pasas en kafej'
kaj sencelas mia kor'
ĉio ĉirkaŭ malbelegas
mi preferus fuĝi for!

Mia ŝanĝiĝanta korpo
rigardadas el spegul'
aŭdas matene konsilojn
de responsa plenkreskul'…

Refreno

Kaj mi vagadas avenuojn
rifuĝonta en sakstrat'
por forigi la enuojn
de ĉi tro juneca stat'.

Panjo! Pri tiu knabino,
estis pena misdebuto:
mi donacis, ne ricevis -
falis al senfunda puto…

Refreno, (melodie)

Kaj komprenu ke konsternas
ĉi senranga juna esto:
la estonto proksimiĝas
dum survangas akna pesto!

Kial ĉio fi malcertas?
Nepras iama pliboniĝ'!
ĝuste nur pro la juneco
eblas juni kun feliĉo!

Refreno

Ne brilas..
steloj super mi… (5-foje)
…ne brilas…

steloj_super_mi.1186477331.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)