Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Ĵomart Amzeyev |
---|---|
E-teksto | Mikaelo BRONŜTEJN |
Kantas | Ĵomart kaj Nataŝa |
Malantaŭ mia stulta am'
dek jarojn rememoroj lulas,
momentojn ĉarmajn respegulas
subita er' de tiu flam.
Ĉu retroiron mi postulas? Ho, ne! Sufloras la raci', ke l'senton inter mi kaj vi perdita tempo ne stimulas, Ho, stulta am'
ĉe la hazarda rendevŭ
ni ambaŭ ekridetu svage,
ni ion trovu enimage
feliĉan, inter urba bru'.
Kaj la farata ĉiutage kutima fluo de labor' por la moment'degelos for. Proksimon ni guetos vage.
Jes, tamen, kial mi pri sent'?
Neniam amo estis stulta,
malobeeema, jes. Tumulta,
tenera, fora de l'konsent'!
Kaj, tamen, am'- ne ŝerĉ adulta sekvante spurojn de l'pasi' indulgon vian petas mi. Ĝenanta ĉe la spir' singulta Ho, stulta am'