Uzantaj iloj

Retejaj iloj


stulta_am

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Ho, stulta am'

Teksto

Malantaŭ mia stulta am'
dek jarojn rememoroj lulas,
momentojn ĉarmajn respegulas
subita er' de tiu flam'.

Ĉu retroiron mi postulas?
Ho, ne! Sufloras la raci',
ke l'senton inter mi kaj vi
perdita tempo ne stimulas,
Ho, stulta am'.

Ĉe la hazarda rendevu
ni ambaŭ ekridetu svage,
ni ion trovu enimage
feliĉan, inter urba bru'.

Kaj la farata ĉiutage
kutima fluo de labor'
por la moment' degelos for.
Proksimon ni guetos vage.

Jes, tamen, kial mi pri sent'?
Neniam amo estis stulta,
malobeeema, jes. Tumulta,
tenera, fora de l'konsent'!

Kaj, tamen, am' - ne ŝerc' adulta
sekvante spurojn de l'pasi'
indulgon vian petas mi.
Ĝenanta ĉe la spir' singulta
Ho, stulta am'!

stulta_am.1205387519.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)