Sub fortepiano en Kiev’

TekstoTomas Q Nilsson
MuzikoTomas Q Nilsson
KantasLa Perdita Generacio (Karolina)

La ideo de ĉi kanto ekhavis Tomio kaj Niclas Malmberg dum ilia unua vizito en Kievo 1999.

Teksto

G Bm G Bm B7 G Bm Em D B7 C G D Em Bm7 Am7 :G D Em C G D B7:

Mensogis mi al mi mem
Nur iom por forigi la timon
Por interhoma konem’
Por ekforgesi la limojn

Do, ni kuŝiĝis sur plank’
Sub fortepiano en Kiev’
Eble logitaj al danc’
Certe ĝuigaj de l’ tie’

Repensis mi pri ŝakludad’
Kiel komuna lingvo ŝajnis
Antaŭesperanta serenad’
Kaj mi malvenkis kaj mi gajnis
Kaj mi malvenkis kaj mi gajnis
Kaj mi malvenkis kaj mi gajnis

Gardisto ekkriis: “For!
La respektindajn klientojn vi ĝenas!
Kantu en silenta ĥor’”
Gardismo, kion ĝi tenas?

Ja, komuna malamik’
Ofte kunigas homgrupon
Okazis ankaŭ al ni
Ĉielarkkolora pactrupo

Eble ekĉesis en ni
Tiam la malvarman militon
Sur stranga ŝipo de ebri’
Pagantaj kies profiton?
Pagantaj kies profiton?
Pagantaj kies profiton?

Ĉu ni mensogis ĉiuj kvar
Ke ni ne devus disiĝi
Sub mezeŭropa stelar’
La fremduleco faliĝis

Eble falis kun ĝi
La mondo kiun ni komprenas
Post la muroj nur ekzistas ni
Ĉu karesos ni kio alvenas?
Ĉu karesos ni kio alvenas?
Karesos ni kio alvenas….

QR-Kodo
QR-Kodo Sub fortepiano en Kiev’ (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net