Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | franca popolkanto |
---|---|
E-teksto | Josef Cink |
Origina titolo | Dossuos ma fenetre |
MIDI | sub_mia_fenestro.mid |
Sub mia fenestro
najtingala kant’
sonas la tutan nokton
por mi maldormant’.
Refreno:
La kanto birdeta
ne koncernas min,
estas ĝi por mia
fora amatin’.
Post montoj altegaj
ĝis la firmament’
kaŝas sin de mia
amatin-tegment’.
Montaroj, kliniĝu,
levu vin eben’,
por ke domon karan
vidu mi sen ĝen’.
Kompleze montaroj
vere klinis sin,
lasis mian vidon
al la amatin’.