Uzantaj iloj

Retejaj iloj


subamighi

Subamiĝi

Teksto?
Muziko?
KantasDolchamar

Teksto

Ne brilas suno tien ĉi
Io ĝin portis for de mi
Gitaraj kordoj loziĝas
Sed penso daŭre estas en flug'
Sur mole flagra blu' lanug'
Destinojn ĝi ŝnurligas

Parolon ni bezonas ne
Vi estas en mia orel'
kaj en okul'

Refreno:

Nur sonor' en nokto
Vin portas al mia flank'
La haŭtan silkon
Mi tuŝas en hela blank'
La sekvan fojon ke vi venas Finnlanden
Mi diros: ĉu subamiĝu ni?

Maten' ne havas gracon, ne
Tio estas sorto de ni, ve
Pro kio havi la forton?
Momenton da silento plu
Post tio vekilaĉa bru'
Forĵetas nin el la revoj

Mi diris se malaperos mi, kion do
Ŝi diris kion mi faros se mi volas, ho!

subamighi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)