Suna marŝo

E-tekstoJ. Mielcarek
Origina titoloSłoneczny marsz

Ĉiuj ni, ĉiuj ni kantu marŝon ĉi,
Hej, fratoj vi, sed ĉiuj vi,
Ekkantu sunan marŝon ĉi.
— Kantu ni nun, kaj brilu sun',
Ĝi gvidu al sunvojo nin.
Ton' de bronza son'
Veku potencon de la fort'.
Jen ni kante portos sunon kie nokt' kaj mort'.
Ladas trumpet ja, tra, ta ta ta ta ta ta.
Animoj respiru per jun' kaj ĉarm'.
Kaj ardu la koroj per flama varm'.
Se frata kaj kora ni iĝos rond',
Ne mankos por streĉo la manoj en mond'.

Enmetu vian komenton. Viki-sintakso estas permesata:
Se vi ne povas legi la literojn en la bildo, elŝutu tiun dosieron .wav por aŭskulti ilin.
 
  • suna_marsxo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:01
  • (ekstera redakto)