Uzantaj iloj

Retejaj iloj


suno_en_mar

Suno en mar'

Teksto

Suno en mar'
Jam ĝuste dronis en ruĝora flam'.
Ni sur la sabl'
paŝas en la brakumo de la am'
Suno en kor'
elvokas sentojn de amnostalgi'.
Ho jes ho jes,
en via brakumo fartas pli bone mi.

Jam la vesper'
ekregis muta sur la blua mar'
kaj via man'
transdonas varmon de juneca ard'.
Sur la ĉiel'
aperis luno en arĝenta bril';
ho jes ho jes
nun ni povas ŝanĝi kisojn varmegajn mil.

suno_en_mar.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)