Uzantaj iloj

Retejaj iloj


superbazaro

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Superbazaro

MuzikoMartin Wiese
TekstoMartin Wiese
KantasMartin & la talpoj

Teksto

Estas vespero kaj mi vidas vin, mi vidas vin, kaj nun
Mi ŝajnas tiom travidebla ke mi hontas
Kaj vi rigardas min, demandas min, demandas min, kaj nun
Vi min riproĉas ke nenion mi rakontas

Refreno:

Sed vi venas al mi kvazaŭ estus mi superbazaro
Kion vi volas de mi, kion vi volas de mi
Mi ofertu ĝin tuj
Kaj vi prenas de mi kvazaŭestus elekto de varoj
Kion vi volas de mi, kion vi volas de mi
Mi provizu vin tuj

Estas mateno kaj mi aŭdas vin, mi aŭdas vin
Kaj kiom volus mi malfermi mias keston
Vi diras ke vi ne komprenas min, komprenas min, kaj mi
Mi certe scias ke postulas vi honeston

Refreno:

Mi estas superbazaro
Mi estas superbazaro

superbazaro.1361570355.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)