Surgenue al vi

TekstoFranco MIGLIACCI
MuzikoZAMBRINI
E-tekstoGiuseppe CASTELLI

Origina titolo: In ginocchio da te

Teksto

Mi volas por mi viajn karesojn,
mi amas vin pli ol mian vivon…

Revenos mi, surgenue al vi:
certu ke ŝi neniomas por mi.
Nun scias mi, mi eraris pri vi;
revenos mi surgenue al vi.

Kaj kisos mi viajn manojn, ho am;
en la okul' kiu ploris por mi
mi serĉos nur la pardonon de vi,
kaj kisos mi viajn manojn, ho am'!

Mi volas por mi viajn karesojn,
mi amas vin pli ol mian vivon…

QR-Kodo
QR-Kodo Surgenue al vi (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net