Uzantaj iloj

Retejaj iloj


surplanka_ploro

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Surplanka Ploro

Teksto, Muziko, KantasSimmon Keith Barney (origine laŭ la kaŝnomo “Aĉjo”)

Teksto

Am

Am Dm

Ĉirkaŭbrakas mi la plankon

G C

suferante egan mankon

F Dm E

de amikoj meritantaj koran dankon

El okuloj fluas larmoj
pro memoroj pri la ĉarmoj
kiuj portis min en emociaj svarmoj

De l' komenco vin mi sentas
familio. Vi aŭtentas.
F Dm Esus E

Mi forlasus mian landon ĉar vi tentas.

Refreno:

Am Dm

Honte, kaŝe, mi nun ploras

G C

dum malgaja kor' doloras

F Dm

memorante kial vin mi tre adoras.

Esus E

Vi valoras …

Vi subtenis min, gefratoj
per kunĝojoj kaj kompatoj,
sed deziris mi ke restu pli da datoj.

Kun bedaŭro kaj deziro,
solidaro kaj sopiro,
ni preparis nin hezite por foriro.

Adiaŭis ni kun vorto
promesante ke, laŭ Sorto,
mi renkontos vin denove antaŭ morto.

Refreno:

Honte, kaŝe, mi nun ploras
dum malgaja kor' doloras
memorante kial vin mi tre adoras.
Vi valoras …

Mi lamentas post vojaĝo
tre mallaŭte pri l' miraĝo
kiu helpas vidi ekster mia kaĝo.

Nun mi scias malespere
ke ne eblas vidi vere
la vizaĝojn de amikoj ĉi-vespere.

Mi ne estas plena homo
sen amikoj. Jen simptomo
kiu pruvas ke mi estas nur fantomo.

Refreno:

Honte, kaŝe, mi nun ploras
dum malgaja kor' doloras
memorante kial vin mi tre adoras.
Vi valoras …

Uuu-uuu-uuu…

Fina Refreno:

Honte, kaŝe, mi nun ploras
dum malgaja kor' doloras
memorante kial vin mi tre adoras.

Esus E

Vi valoras -- tamen foras.

E5 E7(sen 3) Esus E

Ĉu aŭroras? Mi ignoras kaj langvoras!

Dm Fm E Am

Vin, amikojn miajn, mi honoras…

Eksteraj ligoj

surplanka_ploro.1487032807.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)