Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sven_kaj_siv

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Sven kaj Siv

TekstoReine Svensson
MuzikoM. Andreasson
E-tekstoMärtha Andreasson

Tiu ĉi kanto estis supozeble la unua, surdiske eldonita pop-muzika Esperanta kanto. Ĝi aperis sur malgranda vinildisko en marto 1979 en REC-Studio en Kungälv, Svedio. Produktis ĝin la eldonejo “Esperanto-Disko AB”

Teksto

Sven veturas Volvon, kaj Siv kolektive,
ke Sven havu la aŭton - estas definitive!
Ĉar Sven maldiligentas kaj Siv ne bone stiras,
ke Sven havu la aŭton - neniu kontraŭdiras.

Siv finas je kvina, kaj Sven je la kvara,
tamen ŝi preparas manĝon; - estas ordo ja memklara.
Ĉar Sven volas ripozi kaj la ĵurnalon legi,
post manĝo lasas li al Siv en la kuirejo regi.

Sven rigardas televidon, estas “Sveda Magazino”,
sed Siv purigas tiel, kiel (kvazaŭ) estus ŝi maŝino.
Ŝatus ŝi sidiĝi, ĉar ŝi sentas sin tre laca,
sed kafon volas Sven, ne bezonatas seg' matraca.

Doloras kap' kaj kruroj, nun Siv dormiĝi volas,
sed Sven aliel volas, ĉar la sango en li bolas.
Poste ambaŭ dormas, trankvile kaj peze,
provi Siv vekigi - tio estus ja freneze.

Sonas vekhorloĝo, vokas Siv: “Leviĝu!
Manĝpakaĵon kaj kafon al via Sven pretigu!”
Sven iras laboron, kisinte sian Sivon,
nur eblas al virino elteni tian vivon.

Paroloj kaj kanto: R. Svensson/M. Andreasson
Distribution: Esperanto-Disko AB, 2265, 425 90 Hisings Karra

Eksteraj ligoj

sven_kaj_siv.1465169016.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)