Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sxipo_de_l_pac

Ŝipo de l’pac’

MuzikoSándor CSIZMADIA
E-tekstoPéter RADOS
KantasAnjo Amika

Teksto

Ek per la ŝipo de l’ paco
de l’ haven' de via bord'
se l’regno ne havas maron
ŝip' haltos ĉe l’ riverpord',
Sur la ŝipo kanto nin armos
kaj kanon' — la popolvol’
Sonu la porpaca kanto
el libera la kor'.

Halt' halt’ ŝipo de l’pac'
multaj estas nun
sur kies ter' mankas haven'
kaj ne brilas la sun'
kaj ne brilas la sun' (2-foje)

Ek per la ŝipo de l’ paco
nia temp' alvenis jam,
stiristo prenu stirilon
trovu la vojon la man'
Por progres' levu la ankron
antaŭen ŝipo kun fort'
Inter la mar' kaj ĉielo
videblos tuj nia bord'.

Ek, ek, ŝipo de l’pac'
nia celo nun
sur ĉiu ter' estu haven'
ĉie brilu la sun'.
ĉie brilu la sun'. (2-foje)
sxipo_de_l_pac.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)